Palazuelos de Eresma

Palazuelos de Eresma [palaZŬElos deRESma] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco. La loknomo Palazuelos de Eresma estas etimologie komprenebla kiel Palacetoj de Eresma, alude al la trafluanta rivero. Ĝis 1910 la setlejo nomiĝis nur Palazuelos.

Palazuelos de Eresma
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40194 • 40193
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 830  (2023) [+]
Loĝdenso 159 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 4° 4′ U (mapo)40.930277777778-4.0611111111111Koordinatoj: 40° 56′ N, 4° 4′ U (mapo) [+]
Alto 1 079 m [+]
Areo 36,7 km² (3 670 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Palazuelos de Eresma (Provinco Segovio)
Palazuelos de Eresma (Provinco Segovio)
DEC
Palazuelos de Eresma
Palazuelos de Eresma
Situo de Palazuelos de Eresma
Palazuelos de Eresma (Hispanio)
Palazuelos de Eresma (Hispanio)
DEC
Palazuelos de Eresma
Palazuelos de Eresma
Situo de Palazuelos de Eresma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palazuelos de Eresma [+]
vdr

La urbo estas konata pro la distilejo de la plej populara kaj malmultekosta viskio nome DYC (Destilerías y Crianza del Whisky S.A.), kreita de Nicomedes García Gómez kiu ekfunkciis en Februaro 1959.

Palazuelos de Eresma en la provinco Segovio.
Preĝejo de Palazuelos de Eresma.
Tabanera del Monte.
Parque Robledo.
Carrascalejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 36,70 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 5 597 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male post malgranda malaltiĝo post la 1960-aj jaroj ĝi fakte akiris 4 000 el la 1990-aj jaroj pro sia funciado kiel serva urbo de la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas nur 6 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Tabanera del Monte, San Cristóbal de Segovia, Trescasas, Sonsoto, Segovia, Rascafria (Madrid) kaj Real Sitio de San Ildefonso. la municipo estas formata de Palazuelos de Eresma, Quitapesares, Tabanera del Monte, Parque Robledo, Peñas del Erizo kaj Carrascalejo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Inter 1842 kaj 1857, kreskis la municipo ĉar aligis San Cristóbal de Segovia kaj Tabanera del Monte. La loĝloko San Cristóbal de Segovia, pli proksima al Segovio tiom kreskis ke sendependiĝis el Palazuelos de Eresma, por iĝi municipo la 25an de Novembro 1999, ĝis tiam submunicipo apartenanta al tiu.

La originaj kernoj de Palazuelos, same kiel tiuj de Tabanera del Monte, tiom kreskis en la lastaj jaroj ĝis praktika unuigo. La kreado de novaj kvartaloj rezultis en du novaj kernoj nome Parque Robledo kaj Peñas del Erizo. La bieno Quitapesares, apartenanta ĝis 2002 al la Diputación de Segovia kie estis nur frenezulejo kaj kelkaj domoj, evoluis al nova kerno kiel Urbanización Segovia XXI. Krome, en la lastaj jaroj oni kreis novan kvartalon nomita Carrascalejo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti