La Pamphilus de amore estas elegia komedio anonima verkita en latina en la 12-a jarcento. Kurioze, oni atribuis ĝin al Ovidio, al kiu ĝi vere multe ŝuldas, ĉefe el lia Ars amandi, kvankam ĝi suferas ankaŭ influon de Terentio.

Kvankam oni scias, ke ĝi ege disvastiĝis kaj estis tre legata ĝis la 16-a jarcento, en Hispanio oni konservas nur unu manuskripton, en kiu oni nomigas ĝin kiel Liber Pamphili (Libro de Panfilo).

Ties gravo en la hispana literaturo kuŝas en la Libro de buen amor, kie Juan Ruiz uzas ĝin por la epizodo de don Melono kaj doña Prunelo, kaj ankaŭ La Celestina ŝuldas iom al tiu verko.

Panfilo, signifus en la greka plena de amo kaj pro tio en kelkaj lingvoj, ekzemple en la hispana, tiu vorto signifas la personon facile trompeblan.