PANDIŜO (naskiĝis 1910 - mortis la 18-an de majo 1989 en Ŝanhajo) estis E-instruisto kaj tradukanto, kunlaboranto de El popola Ĉinio.

Pandiŝo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1909 (1909-11-30)
Morto 18-an de majo 1989 (1989-05-18) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li eklernis Esperanton 16-jara kaj konstante aktivis por ĝi poste, unue kadre de sia laboro kiel fremdlingva instruisto kaj pere de korespondado kun kelkcento da esperantistoj en kvardek landoj. De 1949 li okupiĝis pri verkado kaj tradukado (li kunredaktis i.a. Ĉina Antologio (1949-1959)), kaj post la Kultura Revolucio reenkondukis Esperanton en la fremdlingvan fakultaton de Orient-Ĉina Normala Universitato. Dum la lastaj jaroj li okupiĝis pri vortarkompilado.