Panteno, eble sicilia: ĝuste tiel nomita de lia disĉiplo Klemento el Aleksandrio kiu lin difinis "Sicilia abelo". Sanktulo, filozofo, teologo kaj apologeto, kiu naskiĝis pagano kaj kultis stoikismon, sed adheris al kristana kredo en Aleksandrio de Egiptujo, kie ekkreis lernejon Didaskaleion por montri ke la katekisma doktrino trovas eĉ pli da pruveco se kribrata je lumo de la greka filozofio. Post lia morto (200 p.Kr) la iniciaton daŭrigis Klemento, Origeno kaj Aleksandro. Kristanaj eklezioj lin metis en la katlogo de la sanktuloj kaj lia memoro estas celebrata la 7n de julio ĉe katolikoj kaj 24n sammonate ĉe koptoj. Malgraŭ ke verkoj de Panteno ne konserviĝis, lia inspiro faris didaskaleion skolo de legado de la Sanktaj Skriboj komencante la interpreton mistikan, simbolan kaj transliteran, distingiĝante pro tio el alia samtempa kristana skolo: tiu de Antiokio, kiu emis sekvi interpreton pli literan kaj pli hsitoriadheran.