Paolo Benelli

Itala esperantisto

Paolo BENELLI [ˈpaoːlo beˈnɛlli] (naskiĝinta en Florenco en 1945) estas itala esperantisto.

Paolo Benelli
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1945 (1945-01-23) (79-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj italaEsperanto
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Biografio redakti

Post longa proksimeco al Florenca Esperanto-Asocio (FEA) kiel simpatianto kaj kiel ekstera kunlaboranto en burokratiaj agadoj, li fariĝis ties membro en 2016.

En 2015, li ĉeestis la SDIAF-kurson, nome de la Asocio, ĉe Biblioteca delle Oblate, por la katalogado de bibliotektekstoj de FEA ene de SDIAF (Sistema Documentario Integrato dell'Area Fiorentina).

En 2016, en kunlaboro kun Riccardo Borgioli, li plenumis retan katalogadon de libroj de la biblioteko de FEA.

En 2017, kune kun Enrico Brustolin, li zorgis pri nova kreado de la retejo de la asocio, perdiĝinta la antaŭa; nur parta reakiro de la enhavo eblis de la malnova retejo.

Li nuntempe administras la novan retejon kaj retpoŝton de la Asocio.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Florenca Esperanto-Asocio