Parada de Arriba estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Parada de Arriba estas tradukebla etimologie al Haltejo de Supro, pro haltejo survoje sed ĉefe post deklivo supren. Ĝi estis kromnomita ankaŭ kiel "Parada de los lecheros" (de la laktistoj) pro la granda kvanto de brutobredistoj kiuj vivtenissin el la vendado de lakto al ĉefurbo Salamanko. En la dekstra duono de la blazono sub kverko (tipa arbo) videblas tipa laktujo.

Parada de Arriba
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37129
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 259  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 59′ N, 5° 48′ U (mapo)40.986944444444-5.7927777777778Koordinatoj: 40° 59′ N, 5° 48′ U (mapo) [+]
Alto 825 m [+]
Areo 17,81 km² (1 781 ha) [+]
Parada de Arriba (Provinco Salamanko)
Parada de Arriba (Provinco Salamanko)
DEC
Parada de Arriba
Parada de Arriba
Situo de Parada de Arriba
Parada de Arriba (Hispanio)
Parada de Arriba (Hispanio)
DEC
Parada de Arriba
Parada de Arriba
Situo de Parada de Arriba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Parada de Arriba [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Alberguería de Valmuza, Carrascal de Pericalvo y Parada de Arriba, okupas totalan areon de 17,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 250 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 14 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ redakti