Paradizgrajno

(Alidirektita el Paradiz-grajno)

Paradizgrajno aŭ alinome melegeta pipro estas grajno de Aframomum melegueta specio de la familio de zingibracoj (Zingiberaceae), fragmitosimila planto. Oni uzas ties pik-gustajn grajnojn kiel spicaĵon kaj medikamenton. La spican vinon konatan kiel hippocras oni gustigis per paradizgrajno, zingibro kaj cinamo.

Indiĝena en tropikoj de okcidenta Afriko kaj sur insularo São Tomé e Príncipe, sed oni kultivas ĝin ankaŭ aliloke en la tropikoj. Tie oni manĝas ĝi freŝa, kune la frukto de la planto.

La grajnoj evoluas en la acidgusta frukta karno. Ilia ŝelo estas brila, malhelbruna, la interno blanka. Ili enhavas naturan volatilan oleon kaj gluecan brunan rezinon.