Santomeo kaj Principeo
Santomeo kaj Principeo[1] aŭ Sao-Tomeo kaj Principeo[2] estas lando en Centra Afriko, en la Golfo de Gvineo, formita ĉefe de du insuloj, kies nomojn ĝi portas - Santomeo (insulo) - kun samnoma ĉefurbo Santomeo - kaj Principeo.
Santomeo kaj Principeo | ||
República Democrática de São Tomé e Príncipe | ||
![]() | ||
Detaloj | Detaloj | |
Nacia himno: Independência total | ||
![]() | ||
Bazaj informoj | ||
---|---|---|
Ĉefurbo | Santomeo | |
Oficiala(j) lingvo(j) | Portugala | |
Uzata(j) lingvo(j) | Angolara | |
Plej ofta(j) religio(j) | Kristanismo | |
Areo | 1 001 km² | |
- % de akvo | 0 % | |
Loĝantaro | 210 240 (2020) | |
Loĝdenso | 210 loĝ./km² | |
Horzono | +0 | |
Interreta domajno | st | |
Landokodo | ST | |
Telefona kodo | 239 | |
Plej alta punkto | Pico de São Tomé | |
Plej malalta punkto | Atlantiko | |
Politiko | ||
Politika sistemo | Respubliko | |
Ŝtatestro | Carlos Vila Nova | |
Ĉefministro | Patrice Trovoada | |
Nacia tago | 12-a de julio | |
Sendependiĝo disde Portugalio | en 1975 | |
Ekonomio | ||
Valuto | Dobro (STD) | |
MEP | laŭ 2012 | |
– suma | $ 264 Mio. | |
– pokapa | $ 1535 | |
Akvejo | Atlantiko | |
Koordinatoj | 0° 19′ 0″ N, 6° 36′ 0″ O (mapo)0.3166676.6 | |
Plej alta punkto | Pico de São Tomé [+] | |
Plej malalta punkto | Atlantiko [+] | |
Areo | 1 001 km² (100 100 ha) [+] | |
Loĝantaro | 204 327 [+] (2017) | |
Horzono | UTC±00:00, Afriko/Sao Tomeo [+] | |
![]() |
||
Santomeo kaj Principeo | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Bazaj datumoj redakti
- Landkodo: ST.
- E-nomo: Demokrata Respubliko de Santomeo kaj Principeo.
- Nacia nomo: República Democrática de São Tome e Príncipe.
- Areo: 964 km², inter ili insulo Santomeo - 836, kaj insulo Principeo - 128.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Carlos Vila Nova
- Ĉefministro: Tomé Vera Cruz
- Ĉefurbo: Santomeo (35 mil).
- Loĝantaro: 129 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: portugala.
- Pokapa GNP: 350 $.
- Eksporto: kakao, kafo, bananoj, palmoleo.
Geografio redakti
Faŭno redakti
Flaŭro redakti
Historio redakti
La insuloj estis malkovritaj de la portugalaj navigantoj João de Santarém kaj Pedro Escobar inter 1469 kaj 1472, samtempe kiel Anobono. La unua kolonigado de Santomeo sukcesis en 1493 fare de Alvaro Caminha, kiu ricevis la teron danke al la havigo de la portugala krono. Principeo estis kolonigita en 1500. Meze de la 16-a jarcento, kun helpo de sklavoj, la insulo estis la ĉefa produktanto de sukero de Afriko.
La sklaveco estis abolita en 1876, sed plu ekzistis deviga laborado. Okazis diversaj protestoj, kaj en 1953 pluraj centoj de afrikaj laboristoj mortis sekve de ribelo; la afero estas konata kiel "Masakro de Batepa".
Post la Revolucio de la Diantoj en Portugalio, Santomeo kaj Principeo akiris la sendependecon je la 12-a de julio de 1975. La unua prezidento estis la ĝenerala sekretario de la "Movado por la Liberigo de Santomeo kaj Principeo", Manuel Pinto da Costa.
En 1990, post demokrataj elektoj, estis elektita prezidento Miguel Trovoada, reelektita en 1996. En julio de 2001 fariĝis prezidento Fradique de Menezes, inter 2011 kaj 2016 denove oficis Manuel Pinto da Costa kaj de 2016 ĝis 2021 Evaristo Carvalho.
Administra divido redakti
La lando estas dividita en du provincoj, koincidaj kun la du ĉefaj insuloj. Principeo havas memregadon de post 1995).
Ekzistas sep distriktoj, ses en Santomeo kaj unu en Principeo.
Demografio redakti
La loĝantaro de la arkipelago estas ĉirkaŭ 165.000 homoj, el kiuj proksimume 88% estas negruloj kaj 10% mestizoj. Ĉiuj estas idoj de enmigrintoj post la unua kolonigado en 1485. Preskaŭ ĉiuj loĝas en la ĉefa insulo Santomeo.
La ĉefurbo havas ĉirkaŭ 53.300 loĝantojn.
Lingvoj redakti
Malgraŭ la malgrandeco, oni parolas kvar naciajn lingvojn: la portugala, kaj la portugalaj kreoloj: forra (85%), angolara (3%) kaj principea kreola (0,1%).
Ekstera politiko redakti
Santomeo kaj Principeo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.