Paragramo (de la greka verto parágramma, skribita aldonaĵo) estas ironia, satira aŭ nur ŝerce stultuma ŝanĝeto de nomo aŭ vorto per ŝanĝo de unu unu aŭ malmultaj literoj, kiuj laŭeble malmulte ŝanĝu la prononcon.

Ekzemploj redakti

latine:

  • Biberius (drinkulo; ŝanĝeto de la persona nomo Tiberius)

angle:

  • Rest in pieces ("ripozu en pecoj" anstataŭ la deziro ke mortintoj povu "rest in peace", do ripozi en paco)
  • The Beatles (The Beetles = la skaraboj, beat = ritmo)
  • God shave the Queen ("Dio malbarbigu la reĝinon" kiel malrespekta ŝanĝeto de la monarkiista slogano God save the Queen = "Dio protektu la reĝinon")

germane:

  • Land der Richter und Henker ("lando de juĝistoj kaj ekzekutistoj" kiel ŝanĝeto de la slogano Land der Dichter und Denker, "lando de poetoj kaj pensistoj" por Germanlingvio)
  • Märchensteuer (kiel ŝanĝeto de la nocio Mehrwertsteuer = aldonvalora imposto)
  • Von der Sowjetunion lernen, heißt siechen lernen ("De la Sovetunio lerni, signifas lerni mizere vivaĉi", kiel ŝanĝeto de la oficiala slogano de la socialisma ŝtato GDR "Von der Sowjetunion lernen, heißt siegen lernen" ("De la Sovetunio lerni, signifas lerni venki").
  • Sanitöter (kiel ŝanĝeto de la vorto Sanitäter = sanigisto, "Töter" havas la signifon "mortigisto")

Literaturo redakti

  • Günter Vallaster (eld.), Paragramme. Ein Sammelband, (germane), kun kontribuoj de Theo Breuer, Ilse Kilic, Axel Kutsch, Gerhard Rühm, Fritz Widhalm kaj aliaj, 155 paĝoj, eldonejo edition ch, Vieno 2011.