Paramillos de Uspallata

Paramillos de Uspallata [paraMIjos de UspaLJAta] estas regiono de la Departemento Las Heras, Provinco Mendoza, en la centr-oriento de Argentino. Ĝi estas unu de la areoj de tiu provinco de plej granda riĉo en heredaj, kulturaj, historiaj, naturaj kaj turismaj havaĵoj. La areo estas hejmo de atestiloj de la originaj loĝantaroj kaj de la historio de Mendoza; same kiel de paleontologiaj kuŝejoj; kaj de partikulara biologia diverseco kaj specifeco.

Mapo de situo de Paramillos de Uspallata, Mendoza, Argentino.
Ruinoj de la mino de Paramillos de Uspallata (parta vidaĵo).

La areo nomita Paramillos de Uspallata, estas situa je 24 km nordoriente de la urbo Uspallata, en la Departemento Las Heras, provinco Mendoza. Oni alvenas al tiu regiono pere de la ŝoseo Ruta Provincial nº 52 (iama Ruta Nacional nº 7), kiu ligas la urbon Mendoza, kun la menciita urbo, pasinte preter la iama Granda Hotelo Villavicencio kaj la varmobanejo de la sama nomo. Ĝi estas ene de la sistemo orografia-geologia nome Precordillera (antaŭmontaro), kaj enhavas parton de la okcidenta flanko de la montaro Sierra de Uspallata.