Parko Nicolae Romanescu

La Parko Nicolae Romanescu troviĝas en Craiova estante la plej granda kaj plej konata ĝardeno de la urbo. Ĝi estas deklarita monumento historia.

Parko Nicolae Romanescu
parko [+]

LandoRumanio
SituoCraiova
- koordinatoj44° 17′ 27″ N, 23° 48′ 16″ O (mapo)44.29092623.804454Koordinatoj: 44° 17′ 27″ N, 23° 48′ 16″ O (mapo)

Parko Nicolae Romanescu (Rumanio)
Parko Nicolae Romanescu (Rumanio)
DEC
Map
Parko Nicolae Romanescu
Vikimedia Komunejo:  Nicolae Romanescu Park [+]
vdr

Historio redakti

Lau iniciativo de la tiama urbestro Nicolae P. Romanescu la franca arkitekto Edouard Redont planis tiun ĉi parkon. En la 1900-a jaro la planoj gajnis ormedalon dum la Universala Ekspozicio de Parizo.

La konstruo komenciĝis en 1901 kaj finfaritis du jarojn poste. La horizontala projekciaĵo estas je 96 hektaroj kaj enhavas - krom ornamaj plantadoj de arboj kaj arbustoj - akvaĵojn je pli ol 4 hektaroj, hipodromon je 20 hektaroj, vojojn, aleojn kaj padojn kun sume 35 da kilometroj. Ĝi ankaŭ taksatas kiel la parko la plej "natura" de tuta Orienta Eŭropo.[1] Ekster tio ekzistas en la parko amfiteatro por spektakloj, malgranda zoologia ĝardeno (unu el la plej malnova de Rumanio: ĝi estis inaŭgurita en la 1906-a jaro) kaj kelkaj restoracioj.

En tiu ĉi parko sunt kelkaj tre interesaj objektoj.

  1. Ponto penda - konstruita inter 1901/02 [2]
  2. Sorĉita kastelo - ĉe monteto proksime de la ponto troviĝas kastelo (iama gastejo) kun belegaj ruinoj.
  3. Hipodromo de Craiova - inaŭgurita en 1903, uzitis por trot- kaj galopkonkursoj. Post la Dua mondmilito parto transformitis por hurdokuradoj. Ekde 2000 ne plu estis iu aranĝo escepte [3] de unu atlektika konkurso.

Bildoj redakti

Piednotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti