Parkoj en Sömmerda

La Parkoj de Sömmerda (germane: Parkanlagen) karakterizas la urbon Sömmerda en Germanujo kaj verdigas ĝin tre. Temas pri Stadtpark, Martinipark, Kronbiegelpark kaj Sömmerdaer Ried.

Monumento sur la parkoza tombejo de Sömmerda

Historio de la parkoj redakti

Kaj elaere kaj trairante oni rimarkas ke tiu ĉi urbo havas grandan kvanton da parkoj. Al ili apartenas precipe la grandaj publikaj kun arboj parte pli aĝaj ol unu jarcento, estante limo al la urbocentro malnova disde sudo laŭlonge la rivero Unstrut norden. Centre troviĝas ankaŭ la por kulturaĵoj utiligita Urba parko inter la foso Mühlgraben kaj la rivero, kies areo estis ĝis la 19-a jarcento ĝardeno kaj herbaro por la konsilianoj, la evangelia komunumo de Sankta Bonifaco kaj diversaj civitanoj. Antaŭ ĉio la akiro de granda parto de la paroĥeja ĝardeno kaj la ŝanĝo de la riverujo faris la fundamenton por la aranĝo de urba parko laŭ la planoj de la erfurta ĝardendirektoro Otto Linne en 1902/03. Post la malkonstruo parta de la malnovaj ekonomiaj ejoj de la paroĥujo oni kreis liberan spacon por fortimpresa aliro al la parko trans la rivero. Ponto estas tie ekde 1904.

La du aliaj parkoj en la sudo (Brikeja parko/Ziegeleipark) kaj nordo (Kronbiegel-Collenbusch-parko) estiĝis je la fino de la 19-a jarcento danke al privata iniciativo de la fabrikestroj Hermann Martini (fabriko de brikoj) kaj Bruno Kronbiegel-Collenbusch (fabriko de municio). Parencoj de la laste menciita familio tre frue engaĝiĝis por naturprotektado tiel ke jam en 1990 faritis t.n. Verda klasĉambro surloke kun informoj pri flaŭro kaj faŭro. Post la senproprietigo fare de la komunistoj malantaŭ la Dua mondmilito la teritorioj estas ŝtata posedo.

Ĉu tombejo aŭ parko? redakti

Alia parko estas ja la en 1858 oriente de la urbokerno ĉe Kölledaer-strato inaŭgurita tombejo Städtischer Friedhof kun multaj malnovaj arboj kaj arbustoj. Ne malmultas tie la konserviĝintaj tomboŝtonoj de famaj civitanoj kaj familioj el la jarcentoj 19-a kaj 20-a. En 2008 oni starigis informtabulojn pri ili kaj enkorpigis la tuton en la historian projekton GeDenkZeichen.

Belvidejo je Turingia Baseno kaj la altebenaĵoj Finne, Schrecke kaj Schmücke estas disde monteto Michelshöhe nordokcidente de la urbo en la direkto de Weißensee.

Eksteraj ligiloj redakti