En biologio, parligo estas la forta allogo kaj ligo kiu formiĝas en kelkaj specioj inter paro konsistanta el masklo kaj ino, aŭ en kelkaj kazoj kiel sam-seksa pariĝo, eble kondukante al produktado de idoj kaj/aŭ dumviva ligo. Parligo estas esprimo elpensita en la 1940-aj jaroj[1] kiu estas ofte uzita en socibiologio kaj evolua psikologio. La esprimo ofte implicas aŭ dumvivan socie monogaman rilaton aŭ scenejon de sekspariĝa interagado en socie monogamaj specioj. Ĝi foje estas uzita en referenco al homaj rilatoj.

Paro de Nordaj suloj.

Monogamaj kampomusoj, ekzemple preriaj kampomusoj, havas signife pli grandan densecon kaj distribuadon de receptoroj de vazopresino en sia cerbo kiam komparite kun poligamiaj kampomusoj. Tiuj diferencoj situas en la ventra antaŭcerbo kaj la mediaciita per dopamino rekompenca sistemo.

Kaj vazopresino kaj dopamino agas en tiu regiono por kunordigi fruktodonajn agadojn kiel ekzemple sekspariĝo, kaj reguligi selekteman alligitecon. Tiuj specispecifaj diferencoj montris korelacion kun sociaj kondutoj, kaj en monogamaj preriaj kampomusoj estas gravaj por efektivigo de parligado.[2]

Tipoj redakti

Ekzemploj redakti

Notoj redakti

  1. (2005.) “Oxford English Dictionary.”. 
  2. Lim MM, Wang Z, Olazábal DE, Ren X, Terwilliger EF, Young LJ (June 2004). “Enhanced partner preference in a promiscuous species by manipulating the expression of a single gene”, Nature 429 (6993), p. 754–7. doi:10.1038/nature02539. 

Eksteraj ligiloj redakti