Paroĥejoj de Ekvadoro

En Ekvadoro, la Paroĥejoj estas dividoj politikaj kaj teritoriaj de malpli alta rango (tria nivelo post provincoj kaj kantonoj). La Kantonoj kaj Metropolitaj Distriktoj estas dividitaj en paroĥejoj parroquias kiuj estas similaj al municipoj aŭ komunumoj de multaj landoj. Estas 1.500 paroĥejoj en Ekvadoro. La tuto de tiuj organiziĝas sub la formo jur-politika de la Gobierno Autónomo Descentralizado Cantonal (aŭ Distrital) nome aŭtonoma registaro kiu estas la aŭtoritato jurisdikcia de la kantono por administraj aferoj. Estas du tipoj de paroĥejoj: nome urba kaj rura. La urba paroĥejo estas tiu kiu troviĝas ene de metropolo aŭ urbo. Ĝi havas la infrastrukturon necesan por esti ĉefa urbo. La rura paroĥejo estas tiu kiu estas apartaj el urbo nome komarkoj aŭ aro de setlejoj kies loĝantoj vivtenas sin el agrokulturo.