Paroĥo Santa Luzia (Votuporanga-SP)
La paroĥo Santa Luzia estas eklezia distrikto de la katolika eklezio en Brazilo, apartenanta al la episkopujo de Votuporango.
Paroĥo Santa Luzia | ||
---|---|---|
Paróquia Santa Luzia | ||
Komenco | 1-a de septembro 1977 | |
Paroĥa preĝejo | Votuporango | |
Tipo | Religio | |
Retejo | Informpaĝo | |
La paroĥa sidejo estas ĉe la preĝejo Santa Luzia, en la samnoma kvartalo, de la urbo Votuporango, en la subŝtato San-Paŭlo.
En 1947 Gisela Kinker Wehwner, la vidvino de D-ro Walfram Weringer, donacis kvadraton je 100m x 100m kun la kondiĉo, ke la komunumo respondecus pri konstruado de kapelo sur tiu loko, kaj ĝia patronsanktulo estus Santa Luzia. Inter 1948 kaj 1952, la kapelo Santa Luzia estis konstruita sur la tereno, kaj la 10-an de majo 1953, la inaŭgura meso estis okazigita.
La paroĥo estis oficiale kreita la 1-an de septembro 1977.