Paroĥo de S-ta Johano Evangeliisto (Silver Spring)

Saint John the Evangelist Catholic Church estas paroĥo de Romkatolika Eklezio en la usona ŝtato Marilando. Ĝin fondis en 1774 pastro John Carroll. Ĝi estis la unua "sekulara" (t.e. dioceza) paroĥo en la estiĝanta Usono, kaj Carroll estis la unua katolika episkopo en la nova lando. Li episkopis en Baltimoro, sed lia unua paroĥo nun apartenas al la ĉefepiskopujo de Vaŝingtono. Ĝi portas la nomon de la evangeliisto Johano.

Historia rekonstruaĵo: la unua Preĝejo de S-ta Johano Evangeliisto ĉe Rock Creek, Marilando
La (nun) "malnova" (1894) kirko de la paroĥo de S-ta Johano Evangeliisto, en Forest Glen, Marilando
Silver Spring, Marilando

La paroĥo nun posedas du kirkojn. La malpli novan uzas tri apartaj paroĥoj: la historia paroĥo (kiu havas ankaŭ la novan konstruaĵon), la paroĥo de Nia Sinjorino Reĝino de Pollando kaj s-ta Maximillian Kolbe, kaj ankaŭ tradiciista paroĥo kun latinlingva meso.

La paroĥo havas ankaŭ lernejon (ĝis la oka jarklaso) kaj monaĥinejon apude.

FontojRedakti

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.