Partido Verde Ecologista de México

politika partio en Meksiko

La Partido Verde Ecologista de México (Verda Ekologia Partio de Meksiko - PVEM) estas meksika partio. Ĉefa celo estas la mediprotektado.

Verda ekologia partio de Meksiko
Partido Verde Ecologista de México
Emblemo de Verda ekologia partio de Meksiko
Verda partio
Lando  Meksiko
Estro Jorge Emilio González Martínez
Fondiĝo 1986
Ĉefa sidejo Meksikurbo
Ideologio Verda politiko
Internacia aliĝo Mondaj Verduloj
Retejo http://www.pvem.org.mx
vdr

Balotoj redakti

La PVEM estis en la prezidentaj balotoj de la jaro 2006 kune kune la PRI kiel Alianco por Meksiko Ambau partioj kune atingis 22,26%. En la balotoj de la jaro 2009 (balotoj por federaciaj parlamentanoj) la PVEM gajnis entute 2.291.298 voĉojn, kiu egalas al 6,71 %.

Kritiko redakti

En la lasta tempo oni forte kritikis la partion pro la strategia alianco kun la PRI kaj ĉar ĝi pledas por la reenkonduko de la mortpuno. Tio laŭ multaj meksikanoj estas tute oportunista kaj populista. La partio en tiu punkto ne atentas pri la Global Green Charter. Pro tio la Eŭropa Verda Partio ekde la 10a de februaro 2009 ne plu rekonas la PVEM, kiel parto de sia familio. Samtempe oni petis al la Mondaj Verduloj (Global Green) eksigon de la partio.

Eksteraj ligiloj redakti