Partio Ezeiza
Ezeiza estas unu el la 135 partioj de la provinco argentina Bonaero. Ĝi formas parton de la urba aglomeraĵo konata kiel Granda Bonaero, situanta en la suda zono de tiu. Ĝi estis kreita en 1994 per la subdivido de Esteban Echeverría.
Urboj kaj vilaĝoj de la partioRedakti
- Ezeiza, nome parrtia ĉefurbo
- Tristán Suárez
- La Unión
- Carlos Spegazzini
- Aeropuerto Internacional Ezeiza
- Canning
EnhavoRedakti
En Ezeiza estas la Internacia Flughaveno Ministro Pistarini, nome ĉefa flughaveno por la areo de la Granda Bonaero kaj por la tuta Argentino. Inter allogaĵoj menciindas naturaj arbaroj kaj parkoj apudaj, kie estas kampadejoj, restoracioj, trinkejoj, dancejoj ktp. Krome estas du grandaj vendejaraj areoj, vendejaj stratoj ktp.
ServojRedakti
Estas Universitato de Ezeiza ligata al la flughavena fako. La urbo kaj areo estas bone komunikita per diversaj aŭtovojoj kaj ŝoseoj. Menciindas grava hospitalo, la atoma centro kaj du industriaj areoj.
Eksteraj ligilojRedakti
- Retejo kun informaro pri la Partio Ezeiza
- federala retejo Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Ezeiza.info - Retejo de la municipo Arkivigite je 2017-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]