Ezeiza
Ezeiza estas urbo de la Granda Bonaero, Argentino. Estas la ĉefurbo de la Partio Ezeiza, kaj estas situanta en ties centro-nordo.
DemografioRedakti
La urbo de Ezeiza havis laŭ la censo INDEC de 2001 ĉirkaŭ 93.246 loĝantoj, aktuale superas la 100.000 loĝantojn proksimume, dum la partio al kiu ĝi apartenas la urbo registris pliiĝon de 37,80% en sia loĝantaro laŭ la censo INDEC de 2010.
TurismoRedakti
En Ezeiza estas la Internacia Flughaveno Ministro Pistarini, nome ĉefa flughaveno por la areo de la Granda Bonaero kaj por la tuta Argentino. Inter allogaĵoj menciindas naturaj arbaroj kaj parkoj apudaj, kie estas kampadejoj, restoracioj, trinkejoj, dancejoj ktp. Krome estas du grandaj vendejaraj areoj, vendejaj stratoj ktp.
ServojRedakti
Estas Universitato de Ezeiza ligata al la flughavena fako. La urbo kaj areo estas bone komunikita per diversaj aŭtovojoj kaj ŝoseoj.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Kategorio Ezeiza en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)