Publicista verko

(Alidirektita el Paskvilo)

Felietono redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Felietono.

Felietono estas literatura-publicista verko de gazeta-revua ĝenro. Ĝia specifikeco estas akra-kritika rilato pri alskribataj temoj, eventoj, personoj. Oni publikigas ĝin popece romanon, daŭrigante ĝin en pluraj sinsekvaj numeroj, aŭ kiu entenas periodajn artikolojn pri literaturo, scienco kc. Unue aperis en Francio en apartaj folioj (de tie la nomo: “feuille” france - folio). Moderna felietono enhavas elementojn de la satiro kaj humuro.

Pamfleto redakti

Pamfleto estas publicista verketo pri aktuala problemo, en kiu oni akre atakas iun aŭ ion, precipe por celo de civitana, socia aŭ politika senvualigo. Ĝia publikeco ofte kongruas al arta merito de satiro. Pamfleta stilo ofte penetras en diversaj literaturaj ĝenroj, pro tio ekzistas romano-pamfleto, teatraĵo-pamfleto.

Paskvilo redakti

Paskvilo estas ofenda aŭ kalumnia verketo en publicistabeletra formo. Estas proksima al pamfleto. La termino devenas de Pasquino, itala ŝuisto de la 15-a jarcento, kalumnianta altrangulojn.