Patrino de la Eklezio

Patrino de la Eklezio estas titolo per kiu la Katolika Eklezio omaĝas la Virgulinon Maria, oficiale ekde la Dua Vatikana koncilio. La titolo estis uzita jam fare de Ambrozio de Milano (338-397), kaj ĵuse tre ofte fare de Hugo Rahner, frato de Karl Rahner.

Estis la papo Paŭlo la 6-a kiu nomis ŝin "Patrino de la Eklezio", ĉar naskinte Jesuon, ŝi estas konsiderata kiel spirita patrino de ĉiu membro de la Korpo de Kristo, tio estas de la eklezio, kaj partikulare de la Katolika Eklezio. Pro ŝia grava rolo en la vivo de Jesuo, preĝoj kaj piaĵoj tiurilate kiel la Rozario, Ave Maria, Salve Regina kaj Memorare estas oftaj katolikaj praktikoj[1].

Notoj redakti

  1. Baedeker, Rob, "World's most-visited religious destinations", USA Today, 21a de Decembro 2007. Kontrolita 2008-03-03.