La patrologio estas teologia scienco kiu studas la vivon kaj la verkojn de la patroj de la Eklezio vidpunkte kaj de la historio, de la doktrino kaj de la prieklezia koncepto. Kune kun la patristiko kaj la kristana antikva literaturo, la patrologio estas branĉo de patristikaj sciencoj: la termino estis forĝita unuafojon de la luterana teologo Johann Gerhard [1].

Spertuloj pri tiu branĉo de la kristana literaturo distingas:

  • Patrologia Graeca Temas pri la verkoj de la greka ekleziaj patroj kiuj verkis en la greka lingvo.
  • Patrologio Latina. Temas pri la verkoj de la ekleziaj patroj kiuj verkis en la latina lingvo.
  • Orienta patrologio. Temas pri la verkoj verkitaj en la aramea, siria, kopta, araba, slava kaj kartvela lingvoj.

Oni kutimas distingi ankaŭ:

  • Patrologio apostola kaj
  • Patrologio subapostola

Notoj redakti

  1. Aŭtoro de la verko "Patrologio" au De primitivae ecclesiae Christianae Doctorum vita ac lucubrationibus opusculum.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti