Peñaparda

Peñaparda estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la Municiparo Las Dehesas. Peñaparda estas tradukebla al Grizbruna Roko.

Peñaparda
Peñaparda, calle Rollo.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37523 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 326  (2022) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 19′ N, 6° 40′ U (mapo)40.320833333333-6.6702777777778Koordinatoj: 40° 19′ N, 6° 40′ U (mapo) [+]
Alto 860 m [+]
Areo 62 km² (6 200 ha) [+]
Situo de Peñaparda
Situo de Peñaparda

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Peñaparda [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Urbodomo.
Preĝejo Nª Sra. del Carmen.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Peñaparda kaj Perosín, okupas totalan areon de 62,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 369 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 1 500 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭRedakti