Peñarandilla
Peñarandilla estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparoj Rutas de Alba kaj Tierras del Tormes. Peñarandilla estas etimologie aluda al eta Peñaranda.
Peñarandilla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37820 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 184 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 53′ N, 5° 24′ U (mapo)40.882222222222-5.3919444444444Koordinatoj: 40° 53′ N, 5° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 824 m [+] | ||
Areo | 12,73 km² (1 273 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Peñarandilla [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,73 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 197 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 350 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 35 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.