Peĉenega lingvo

lingvo

Peĉenega lingvo estas formortinta tjurka lingvo de peĉenegoj. Ĝi ekzistis en sudo de Ukrainio kaj en Balkanoj. Kiam la Slavoj formortigis Peĉenegojn en 12-a aŭ 13-a jarcento, la lingvo malaperis.

Pozicio de Peĉenega lingvo inter aliaj tjurkaj lingvoj estas dubebla, ĉar preskaŭ neniu el ĝia lingva materialo travivis ĝis nun. Maĥmud Kaŝgari kaj Raŝid ad-Din menciis, ke peĉenegoj apartenis al Oguza tribaro, do ilia lingvo apartenu al Sud-Uesta (Oguza) branĉo de Tjurka lingvaro, kelkaj eĉ suspektas ke ĝi povas esti fonto de nun ekzistanta Gagauza lingvo[1]. Sed aliaj fakuloj kredas, ke Peĉenegoj apartenis al Kipĉaka tribaro kaj do la lingvo devas esti de Nord-Uesta (Kipĉaka) branĉo.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Баскаков, Н. А. Тюрские языки, Москва 1960, с. 126-131