Pedrosillo de los Aires
Pedrosillo de los Aires estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Pedrosillo de los Aires estas tradukebla etimologie al Ŝtonejeto de la Ventoj.
Pedrosillo de los Aires | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37788 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 314 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 43′ N, 5° 42′ U (mapo)40.714444444444-5.705Koordinatoj: 40° 43′ N, 5° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 958 m [+] | ||
Areo | 70,39 km² (7 039 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Amatos de Salvatierra, Castillejo, La Dueña de Abajo, La Dueña de Arriba, Pedrosillo de los Aires, Herreros de Salvatierra, Las Cuestas, Valdejerruz kaj Villar de Salvatierra, el kiuj la kvar lastaj senhomaj, okupas totalan areon de 70,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 369 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 32 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.