Periana estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la nordorienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Periana
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29710
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 290  (2023) [+]
Loĝdenso 57 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 56′ N, 4° 11′ U (mapo)36.9286023-4.1908814Koordinatoj: 36° 56′ N, 4° 11′ U (mapo) [+]
Alto 550 m [+]
Areo 58 km² (5 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Periana (Malago)
Periana (Malago)
DEC
Periana
Periana
Situo de Periana
Periana (Hispanio)
Periana (Hispanio)
DEC
Periana
Periana
Situo de Periana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Periana [+]
vdr

Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIa].

Ekde la restaŭrado de la demokratio la urbestraro estis preskaŭ ĉiam socialista.

Krom tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado kaj nuntempa turismo, oni produktis artmetie varojn. La agrikulturo de Periana estas bazita sur la produktado de olivoleo kaj persiko. Estas ankaŭ kultivoj de oranĝoj, citronoj, migdaloj kaj aliaj fruktoj. En somero estas produktado de tomatoj. Oni kultivas fundamente olivarbojn, migdalarbojn kaj fruktarbojn kiel pirarboj, persikarboj, kaj lastatempe figarboj, nopaloj, prunarboj, kaj tropikaj fruktoj. Rimarkindas la gravo de tiuj arboj, ne nur el vidpunkto ekologia kaj socia, sed ankaŭ el historia vidpunkto, ĉar multaj arboj, kiel olivarboj kaj karobarboj, ofte estas tre antikvaj, kelkaj ĝis 500-jaraĝaj. Tiuj arboj meritas katalogigon kiel senegalaj arboj kaj protektendaj kontraŭ forhakado.

En la municipo Periana estas kelkaj submunicipoj kiel la jenaj: Mondrón, Baños de Vilo-La Negra, La Muela, Río Seco, Guaro, La Laguna kaj La Vinagrera, Marchamonas, El Aguadero, Carrión, El Cañuelo, Cortijo Blanco, Los Marines, La Viña, Cerrete, Caracol, Regalón, Moya, Las Mayoralas, Pollo Pelao.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti