Eterna movilo

fikcia maŝino kiu produktas (mekanikan) energion el nenio; alternative el ĉirkaŭaĵa varmo
(Alidirektita el Perpetuum Mobile)

Eterna movilo (latine perpetuum mobile) estas hipoteza maŝino, kiu bezonas por sia funkciado nenian eksteran fonton. Ĝenerale oni supozas, ke tia ĉi maŝino ne povas ekzisti, ĉar tio estas en malharmonio kun fizikaj leĝoj. Tia ĉi maŝino nome estus en malharmonio kun unua termodinamika leĝo aŭ kun dua termodinamika leĝo.

Eterna movilo de Villard de Honnecourt (ĉirkaŭ la jaro 1230)
Simpla sed reale ankaŭ ne funkcianta eterna movilo

Realigo de la eterna movilo estas laŭ nuntempa ekkono de la stato de universo eliminita. Ĝi signifus dubigon de bazaj fizikaj leĝoj, kiuj estas verkontrolitaj kaj de sciencaj eksperimentoj kaj per de kelke da jarcentoj de teknika praktiko.