Persimono estas frukto de persimon-arbo. Temas pri dolĉa bero de arbo de la familio de Ebenaceoj kaj kun ĝis milo da specioj, subspecioj kaj varioj. La frukto estas ronda kaj simila al pomotomato. Kelkaj varioj lasas en la buŝo de konsuminto agacan senton; aliaj ne.

Persimonoj ĉe arbo
Persimonoj

Origino

redakti

Ĝi alvenas el Ĉinio, kie ĝi estas kultivita depost la jaro 1300. Oni trovas ĝin en Japanio post 1850. Nun ankaŭ en varmaj regionoj de Mediteraneo kaj de subtropika kaj tropika Ameriko, ĝi bone vivas, kun fig-arboj kaj oliv-arboj. Do Azia persimono, aŭ Japania persimono estas kakinoko

Vidu ankaŭ

redakti

Kakinoko aŭ Azia persimono, aŭ Japania persimono