La Nana mezoplodo, nana bekobaleno, aŭ Perua mezoplodo (Mesoplodon peruvianus), konata ankaŭ kiel bandolero bekobaleno, Perua bekobhaleno kaj malgranda bekobaleno, estas la plaj malgranda el la mezoplodoj kaj unu el la plej ĵusaj malkovroj. Estis almenaŭ du dekduoj da vidaĵoj de nekonata bekobaleno nome Mesoplodon sp. A antaŭ la dekomenca klasigo, kaj tiuj estas nune konsiderataj kiel sinonima kun la specio. La specio estis formale priskribita en 1991, baze sur dek specimenoj akiritaj el Peruo inter 1976 kaj 1989, inklude 3.72 m masklan plenkreskula tipan specimenon. Specimeno kiu surstriĝis en Paracas, Peruo, en 1955 (unuafoje provizore identigita kiel Aŭstralia mezoplodo) estis ekde tiam identigita kiel Nana mezoplodo. Ekde 1987, estis aldonaj 40 vidaĵoj de la specio, el totalo de 65 (je 2001).[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Perua mezoplodo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Ziphioidea
Familio: Zifiedoj Ziphiidae
Genro: Mesoplodon
Specio: M. peruvianus
Reyes, Mead, and Van Waerebeek, 1991
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Arealo el Meksika al Perua marbordo
Arealo el Meksika al Perua marbordo
Arealo el Meksika al Perua marbordo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La korpo de la Perua mezoplodo estas la tipa ŝpinilformo de la genro, kvankam la vosto estas nekutime dika. La melono estas iome elstara kaj dekliva al mallonga beko. La buŝlinio en maskloj havas tre distingan arkon kun du dentoj iomete elstaraj el la gingiva linio antaŭ la bekopinto. La koloraro estas tipe malhelgriza pinte kaj pli helaj sube, speciale ĉe la malsupra makzelo, gorĝo kaj malantaŭ la umbiliko. Maskloj povas havi distingajn palajn modelojn de "citiloj" en siaj dorsoj. La grando de tiu specio estas nur de ĉirkaŭ 4 metroj ĉe maturaj animaloj, kaj ĉirkaŭ 1.6 metroj dumnaske.

Notoj redakti

  1. Pitman RL, Lynn MS (2001). Biological observations of an unidentified mesoplodont whale in the eastern tropical Pacific and probable identity: Mesoplodon peruvianus. Mar. Mamm. Sci. 17: 648-657.

Bibliografio redakti

  • Perrin, William F.; Wursig, Bernd & Thewissen, J.G.M (eds.) (2002): Encyclopedia of Marine Mammals. Academic Press. ISBN 0-12-551340-2
  • Reeves, Randall R.; Steward, Brent S.; Clapham, Phillip J. & Owell, James A. (2002): Sea Mammals of the World. A & C Black, London. ISBN 0-7136-6334-0

Eksteraj ligiloj redakti