Anda montarkoko

(Alidirektita el Perua montarkoko)

Anda montarkokoPerua montarkoko (Rupicola peruvianus), konata ankaŭ kiel tunki (keĉua),[1] estas granda paserina birdo de la familio de Kotingedoj indiĝena de Andaj nubarbaroj en Sudameriko. Ĝi estas amplekse konsiderata kiel nacia birdo de Peruo. Ĝi havas kvar subspeciojn kaj ties plej proksima parenco estas la Gujana montarkoko.

Andean Cock of the Rock, Rupicola peruviana 2.jpg
Andean Cock of the Rock, Rupicola peruviana 2
Rupicola peruvianus map.svg
Rupicola peruvianus map
Detalo de maskla kapoplumaro.

La Anda montarkoko montras markitajn trajtojn de seksa dimorfismo; la masklo havas tre grandan diskoforman kreston kaj skarlatan aŭ briloranĝan plumaron, dum la ino estas multe pli malhela kaj bruna. Masklaroj konkurencas por reproduktaj inoj en kiuj ĉiu masklo montras sian koloran plumaron, kaposvingadon, kaj grandan varion de alvokoj. Post pariĝado, la ino faras neston sub roka kornico, kovas la ovojn kaj idozorgas, ĉion per si mem.

La Anda montarkoko manĝas dieton de frukto, suplementita de insektoj, amfibioj, reptilioj, kaj malgrandaj musoj. Ĝi estas distribuata tra la tuta nubarbaro de Andoj, havante teritorion de ĉirkaŭ 260 000 km². Kvankam ĝi estas tuŝita de la detruo de ties habitato, la Anda montarkoko ne estas klasita kiel minacata.

Referencoj redakti

  1. Diccionario Quechua - Español - Quechua, Academía Mayor de la Lengua Quechua, Gobierno Regional Cusco, Cusco 2005 (keĉua-hispana vortaro)