Peto (komunumo)
Peto estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Peto. La komunumo apartenas al la regiono 9 "Sur". La regiono "Sur" limas al la meksika, federacia subŝtato Campeche (okcidente) kaj al Quintana Roo (oriente). Krome norde ĝi limas al la regiono 8 "Sur Poniente" kaj al la regiono 5 "Centro Sur". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31058.
Peto | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Yucatán | ||
Poŝtkodo | 97930, 97935 | ||
Kodo laŭ INEGI | 31 058 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 22 386 | ||
Loĝdenso | 24 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 3′ N, 88° 49′ U (mapo)20.05-88.816666666667Koordinatoj: 20° 3′ N, 88° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 35 m | ||
Areo | 1 427 km² (142 700 ha) | ||
Horzono | UTC -6 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Peto Municipality [+] | |||
Geografio
redaktiLa komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 22386 loĝantojn. El tiuj estis 11073 viroj kaj 11313 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1427 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 35 metroj super la marnivelo.
Klimato
redaktiEn la komunumo jare falas averaĝe 82,9 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,4 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.
Sociogeografio
redaktiEn la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 12550 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 9836 scipovis legi kaj skribi kaj 2696 personoj estis analfabetoj. Do 21,48% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 21284 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 13419 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 63% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
redakti- Peto Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)
- Peto Arkivigite je 2009-12-01 per la retarkivo Wayback Machine en Nuestros municipios” (niaj komunumoj; retejo de la registaro de Yucatán) (hispane)