PETROVICS Petro (pro. petroviĉ) estis hungara magnato de Tiszántúl naskita en ? ĉirkaŭ 1485 kaj mortinta en Koloĵvaro la 13-an aŭ 15-an de oktobro 1557.

Biografio redakti

Petro Petrovics estis serbdevena parenco de reĝo Johano la 1-a (Hungario) kaj lia sindonema adepto. En 1531 li estis kapitano de fortikaĵo Lippa, en 1534 bano de Temes. En 1540 li estis unu el zorgantoj de neplenaĝa estonta reĝo János Zsigmond. Li estis adepto de alianco kun turkoj. Post la morto de Georgo Fráter li rekonkeris helpe de turkoj Transilvanion, sed li abdikis al favoro de János Zsigmond kaj reĝino Izabela (Hungario). Ĝis iliaj alvenoj la landkunveno elektis lin loktenanto. Li ricevis grandajn bienojn pro siaj servoj. Li estis unu el ĉefaj subtenintoj de religia reformismo en Hungario.

Fonto redakti