Piedras Albas

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Piedras Albas (Blankaj ŝtonoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 130 loĝantoj sur areo de 5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 26 loĝantoj/km². La suma loĝantaro estas malpli da dekono de la loĝantaro kiu estis meze de la 20-a jarcento, antaŭ elmigrado (ĉirkaŭ 1 500). La loĝantoj nomiĝas piedrasalbeños.

Piedras Albas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Tierra de Alcántara
Poŝtkodo 10991
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Francisca Prieto Cano
Demografio
Loĝantaro 130  (2023) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 47′ N, 6° 56′ U (mapo)39.7842055-6.9261791Koordinatoj: 39° 47′ N, 6° 56′ U (mapo) [+]
Alto 363 m [+]
Areo 5 km² ( 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Piedras Albas (Ekstremaduro)
Piedras Albas (Ekstremaduro)
DEC
Piedras Albas
Piedras Albas
situo en Ekstremaduro
Piedras Albas (Hispanio)
Piedras Albas (Hispanio)
DEC
Piedras Albas
Piedras Albas
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Piedras Albas (Cáceres) [+]
vdr

Situo redakti

Piedras Albas estas situa en la okcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Alcántara, je altitudo de 363 m kaj je nur 7 km de Portugalio; je 74 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 124 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 4,54 km². Estas enklavo ene de la municipa teritorio de Alcántara.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Iam estis dogano.

Kuriozaĵoj redakti

Je 7 km en direkto al Portugalio estas natura landlimo de la rivero Erjas, kie estas ponto, kopio de la fama romia ponto de Alcántara.

La zarzuelo Luisa Fernanda estis verkita en tiu vilaĝo kaj parto de la agado okazas en la ĉirkaŭaĵo de la landlimo en bieno nomata "La Puente".