Piedsako estas eta, ronda sako, uzata kiel ilo de la sporto piedsakumado. La moderna movado estis fondita dum 1972 de du viroj el Oregono, Mike Marshall kaj John Stalberger.

Kroĉetita piedsako

Aparatoj redakti

Bezonataj estas nur piedsako kaj bone taŭgaj ŝuoj. Ekzistas variaj tiaj piedsakoj:

Por piedbati ĉirkaŭ rondo da homoj, kroĉetitaj piedsakoj kutime uziĝas. Kutime ili plenas de plastaj bidoj. Komencantoj ofte uzas piedsakojn kiuj estas plenaj de salo, ĉar tio ebligas al la ludantoj pli facile regi teni la sakojn sur la piedoj.

En liberstila piedsakumado (fari trukojn per la piedsakoj), la normo estas uzi piedsakojn kun surfacoj. Sakoj kutime pezas inter 40 kaj 64 gramoj, depende de la substanco ene. Sakoj kun 32 surfacoj estas pli malfacile teneblaj, sed estas pli taŭgaj por fari trukojn.

Ankaŭ ekzistas piedsakoj nur por amuzo, kiel tiuj kiuj lumas en la mallumo, tiuj kiuj estas faritaj el metalaj ĉenoj, kaj tiuj kiuj estas neflameblaj. La laste menciita estis malpermesita en Sud-Aŭstralio.[1]

 
Populara vario de piedsaka laĉo, uzata de liberstilaj ludantoj.

Ŝuŝanĝado redakti

Por faciligi haltigadon, ludantoj ofte uzas speciajn laĉadajn skemojn, kiuj distiras la flankojn de la ŝuoj proksimajn al la piedfingra loko. La laĉado estas kutime plibonigata per tranĉado de la kunkudro kiu kunigas la vicojn de la truoj por la laĉoj.

Tavoloj de la ŝuoj ankaŭ estas forigitaj por ke ludantoj povas pli bone senti la piedsakojn.[2]

Sportoj redakti

 
Eric Wulff piedbatumas ĉe la Green Konkurso, San-Francisko (Kalifornio)
Filmo de 4 ludantoj rondpiedsakumadantaj

Libera stilo redakti

En la Libera stilo la ludantoj faras trukojn per piedsakoj sinsekve. La nuntempa mondĉampiono de Libera stilo estas Vasek Kloud, el Ĉeĥio.

Piedsakuma reto redakti

En la Reta piedsakumado ludantoj piedbatas piedsakon trans reton, kiel je volejbalo. La grandeco de la ludkampo estas simila al tiu de badmintono. Por akiri poentojn, oni devas esti la sakoservisto. La servisto servas diagonale, kiel je teniso. Kutime, oni ludas ĝis 15 poentoj, sed oni devas esti en gvida pozicio je 2 poentoj por venki.

Rondpiedsakumado redakti

Je Rondpiedsakumado la ludantoj staras ĉirkaŭ rondo kaj piedbatumas la sakon al aliaj ludantoj ĉirkaŭ la rondo. La celo estas ke la sako ne tuŝu la grundon. Grupo akiras poenton ĉiufoje kiam ĉiu ludanto piedbatumis la sakon.

Ekzistas multaj ludoj por rondpiesakumantoj.

Mondrekordoj redakti

La Guinness-libro de rekordoj agnoskis piedsakajn rekordojn ekde la 1980-aj jaroj. Jen la nuntempaj rekordoj por sinsekvaj piedbatoj:

Rekordo Nomoj de partoprenantoj Nombro da piedbatoj Tuta tempo Date de rekordo Okazo
Inaj Duoj Constance Constable & Tricia George 34 543 5 hr. 38 min. 22 sek. 18 de Februaro, 1995 Heart of Footbag Freestyle Tournament (Centro de Piedsakuma Liberastilo Konkurso) (Portlando (Oregono))
Iuseksaj Duoj Tricia George & Gary Lautt 132 011 20 hr. 34 min. 21-22 de Marto, 1998 Chico, Kalifornio
Iuseksaj Duoj Doni Unufoje Dum Dek Minutoj Tricia George & Paul Vorvick 1 415 piedbatoj 10 min. 5 de Aŭgusto, 2006 Fun in the Park (Amuzo en la Parko), Oregono
Inaj Unuoj Constance Constable 24 713 4hr. 9 min. 27 sek. 18 de Aprilo, 1998 Kalifornio Atleta Klubo, Kalifornio
Iuseksaj Unuoj Ted Martin 63 326 8hr. 50min. 42 sek. 14 de Junio, 1997 1997 Mezokcident' Regionaj Konkursoj, Ĉikago
Iuseksaj Kvin-minutaj Unuoj Andy Linder 1019 5 min. 7 de Junio, 1996 Mezokcident' Regionaj Piedsakumaj Konkursoj, Portlando (Oregono)
Inaj Kvin-minutaj Unuoj Ida Fogle 804 5 min. 11 de Aŭgusto, 1997 1997 Mondaj Piedsakumaj Konkursoj, Portlando (Oregono)

Ankaŭ, dum la 6a de Julio, 2001, Andy Linder kaj 945 amikoj atingis la rekordon, "Plej Granda Piedsakumada Rondo", ĉe la Cornerstone Festo, Ilinojso.

Referencoj redakti

  1. "Flaming Footbag Toy Banned in SA". News.theage.com.au (2008-06-18). Alirita 2009-11-04.
  2. "Rod Laver Modification: Canvas Removal". Footbag.org. Alirita 2009-11-04.

Eksteraj ligiloj redakti

Angle: