Pierre Brassau

vira ĉimpanzo

Pierre Brassau estis ordinara ĉimpanzo, ĉefrolulo de hoakso en 1964. La trompon elpensis la ĵurnalisto Åke "Dacke" Axelsson de sveda ĵurnalo Göteborgs-Tidningen. Axelsson ekspoziciigis la plej bonajn pentraĵojn de la primato kaj li asertis, ke tiuj estas pentraĵoj de la ĝis tiam nekonata franca pentristo "Pierre Brassau". Li estis scivolema, ĉu la kritikistoj kapablas distingi inter veraj avangardaj artaĵoj kaj pentraĵoj de ĉimpanzo.

Peter (aŭ "Pierre Brassau") en 1964

"Pierre Brassau" estis vere kvarjara ĉimpanzo (nomita Peter) de la sveda bestoĝardeno „Borås djurpark”. Axelsson konvinkis la 17-jar-aĝan prizorgiston por ke li donu penikon kaj farbon al la ĉimpanzo. Post kiam Peter faris kelkajn pentraĵojn, Axelsson elektis la kvar plej bonajn kaj ekspoziciigis ilin en la Gallerie Christinae en Göteborg. La kritikistoj laŭdis la pentraĵojn. Rolf Anderberg, ĵurnalisto de Göteborgs-Posten, "Brassau pentras per fortaj strekoj kaj kun klara difineco. En liaj penik-strekoj kaŝas furioza elektemeco. Pierre estas artisto, kiu verkas per delikateco de baledisto."

Post malkaŝo de la trompo, Rolf Anderberg plu asertis, ke artaĵoj de Peter/Pierre estas „plej bonaj en la ekspozicio." Unu pentraĵon aĉetis kolektisto je 90 USD, kiu valoras en 2014 al 473 USD.

En 1969, Peter estis transportita al Chester Zoo en Anglio.

Vidu ankaŭ redakti