Pierre CHARRON (naskiĝinta en 1541 en Parizo, mortinta samloke la 16-an de novembro 1603) estis franca juristo kaj predikisto.

Pierre Charron
Persona informo
Aliaj nomoj P. C. P. • Benoist Vaillant
Naskiĝo 1-an de januaro 1541 (1541-01-01)
en Parizo
Morto 16-an de novembro 1603 (1603-11-16) (62-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Montpellier Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
verkisto
teologo
kleriko Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Pierre Charron

Post deĵori kiel advokato li fariĝis kortega predikisto de reĝino Margareto de Valezio, poste kanoniko en Cahors, fine en Condom. Li famiĝis pro polemiko kaj predikado kontraŭ la hugenotoj. Apologiante katolikismon li skribis la ĉefverkon »Trois vérités« (Bordeaux 1593), dume la verko »De la vraie sagesse« (Parizo 1601) estigis la riproĉon pri ateismo kaj la kromnomon patriarche des prétendus esprits forts.

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 892 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj

redakti