Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Pieter van Dokkum (naskiĝis la 27-an de marto 1847 en Stadskanaal, mortis la 20-an de februaro 1934 en Veendam) estis nederlanda lernejestro kaj esperantisto ekde 1922. Ĝis sia morto li laboris kune kun sia edzino por Esperanto. Li estas nomata la pioniro de Esperanto en Groningen. Van Dokkum gvidis kursojn diversloke. Li verkis lernolibron en 1924 (dua eldono en 1931).