Pif la Hundo estas bildstria hundo kreita en 1945 fare de José Cabrero Arnal por la franca taggazeto L'Humanité kaj la porinfana semajngazeto Vaillant.

Pif la hundo
rolulo en bildliteraturo • anthropomorphic dog
Verko Spiff and Hercules
Informoj
Sekso vira
vdr

La bildrakonto aperis unuafoje la 28-an de marto 1948 en nigra-blanka strio da tri aŭ kvar bildoj en L'Humanité kaj la semajna gazeto L'Humanité-Dimanche.

Li (ĉar li estas homsimila) kaj lia plej bona malamiko, la kato Herkulo evoluas en proleta familio komponiĝante de la patro Tonton (Oĉjo), la patrino Tata (Onjo) kaj la bubo Doudou (prononcu [Dudu]).

En 1952, liaj aventuroj aperas kolore en Vaillant (li aspektas bruna kun flava ventro) en pli longaj epizodoj. Li iĝas tiel famkonata, ke la ĵurnalo, en 1965 prenos nomon "Vaillant, le journal de Pif" (la ĵurnalo de Pif) kaj poste "Pif Gadget" en 1969.

En 1958 (en la numero 685 de Vaillant) aperas Pifu, filo de Pif, fama pro sia vortprovizo: (Glop! Neglop!)

En la fino de la 1960-aj jaroj, José Cabrero Arnal lasas la serion al aliaj desegnantoj, inter kiuj Roger Mas kiu iĝas lia ĉefa posteulo.

En 1989 animata televida serio "Pif kaj Herkulo" estas eltirata el la bildverko.

Eksteraj ligiloj redakti