Globo (matematiko)

en matematiko, spaco limigita per sfero
(Alidirektita el Pilko (matematiko))

En matematiko globo estas aro de punktoj, kies distanco al fiksita punkto – nomata centro – ne estas pli granda ol fiksita konstanto – la radiuso de la globo. Pli formale, en donita metrika spaco globo estas aro elementoj de ĉi tiu spaco difinita kiel:

Globo estas solido ene de sfero

por konstantoj kiuj estas nomataj centro kaj radiuso de la globo.

Foje, la termino sfero estas uzata kun la signifo de globo (laŭ NPIV).

Matematika globo en diversaj spacoj redakti

En tri-dimensia eŭklida spaco matematika globo aspektas kiel bulo, ĉar se oni uzas la formulon por eŭklida mezuro   oni ricevas formulon:

 

En du-dimensia eŭklida spaco globo estas fakte disko, kaj en unu-dimensia estas segmento.

Kontraŭe, globo en metrika spaco kun metriko "urbo" aspektas kiel kubo.

Vidu ankaŭ redakti