Pimp My Ride (~ plibonigu mian ĉaron) estas sukcesa televida programo de MTV, en kiu oni plibonigas malnovajn, forĵetindaj aŭtomobilojn. La unua programero estis sendita en la Usono, la 4-an de marto 2004. Moderatoro estas la repisto Xzibit, krom unu serio (Chamillionaire).

Pimp My Ride
televida programo
Origina lando Usono
Ĝenro realeca televidserio, automotive television show
Aktoroj Xzibit
Amplekso
Sezonoj 6
Epizodoj 73
Daŭro sen reklamoj 27
Elsendo
Elsendita 4 mar. 2004 – 9 jun. 2007
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Okazo redakti

Xzibit aperas „neatendite“ ĉe unu el la kandidatoj kiuj anoncis sin ĉe la MTV por senpage renovigi kaj plibeligi la aŭton. La kandidato devas aĝi min. 18 jarojn kaj loĝi en suda Kalifornio. Post kiam Xzibit la aŭtomobilon surloke spektas, konatiĝas kun posedanto, stirras la aŭton al Galpin Auto Sports (GAS), dkiu de la 5-a serio efektivigas la plibonigojn. En la unuaj kvar jaroj faris tion West Coast Customs.

La renovigo plej ofte signifas plibonigon de ekstera apero de la aŭtomobilo tiel lakadon, ornamaĵojn kaj enkonstruon de ekstravagantaj akcesoraĵoj. Oni ofte enkonstruas en valoro de pli ol 20.000 USD, tiel kromajn radrondojn, platajn ekranojn muzikajn instalaĵojn.

Aldono oni ĉiam enkonstruas ion, kiu karakterizas la personon aŭ kaŭzas surprizon (sonojn de aliaj aŭtoj, akvarion, lavmaŝinon ks.). Poste okazas prezento en antaŭ-posta komparo. La kandidato transprenas la aŭtomobilon kaj veturas hejmen, kie prezentas al familio, amikoj. Ili „devas“ ĝoji, se ili ne ĝojas sufiĉe, oni denove organizas la scenon.

La plibonigaj laboroj daŭras 12-14 tagojn.

Oni kreis multajn aliajn seriojn, filnojn, satirojn, laŭ la originala ideo (Plibonigu mian biciklon ks.)