Pinedas
Pinedas estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar kaj al la municiparo Ruta de la Plata. Pinedas signifas Pinaroj.
Pinedas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37712 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 106 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 27′ N, 5° 58′ U (mapo)40.445277777778-5.96Koordinatoj: 40° 27′ N, 5° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 786 m [+] | ||
Areo | 14,59 km² (1 459 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pinedas [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 14,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 115 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento.
Estas arkeologiaj restaĵoj el la Prahistorio, kiel dolmenoj. Kiel setlejo, ĝi estis fondita komence de la 13-a jarcento. En la gripa epidemio de 1918 perdis 22 lokanojn. Nun la urbestro estas de dekstra partio PP.