Pioniroj de la estonto

Pioniroj de la estonto estis semajna infana programo, debutita la 13-an de aprilo, 2007 kaj jam finita/malpermesita en junio samjara. Ĝi estis spektebla en la palestina televida stacio de Hamas, Al-Aksa TV.

Pioniroj de la estonto
televida programo
Originala lingvo araba lingvo
Origina lando Palestino
Reĝisoro Fathi Hamad
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 17
Elsendo
Elsendita 13 apr. 2007 – 21 jul. 2022
vdr

La programo estis islamorientita, plena je malamo al Usono, Israelo kaj la okcidenta kulturo. Ĝi propagis la islaman vivon kaj adoris la armilan batalon kontraŭ la judoj.

Pro la internaciaj protestoj jam dekomence volis silentigi la malamo-disseman programon. Tio fine sukcesis komence de julio, kiam oni radiis la lastan programeron.

La ĉefrolulo de la programo estis Farfur (papilio), kies figuro estis pruntita de tiu de Mikimaŭso. Ĝi instigis junulojn uzi AK-47 kaj grenadojn kontraŭ la judoj kaj usonanoj.

En la fina epizodo - la 29-an de junio 2007- Farfur estis mortbatita fare de juda agento (teroristo), kiu volis akiri dokumentojn pri agro, nemoveblaĵo, konfistkitaj fare de la judoj dum la ŝatfondo.