La piramida pumpejo estas la plej malnova tipo da polderpumpejo en Nederlando kaj evoluis komence de la 15a jarcento el la pivota muelejo.

Piramida pumpejo kun malfermita padelrado (Foto: Hans de Kroon)

Ĉe ĉi tiu pumpejo la tuta supra domo kun vosto estas turnebla ĉirkaŭ ligna tubo, kiu estas tenata en vertikala pozicio de piramidforma konstruo de la subturo. Pli grandaj piramidpumpejoj enhavas loĝejo en la subaĵo. La supra domo de la piramida pumpejo kelkfoje estas farbita en intensaj koloroj (ekzemple ruĝa-blanka en la Rejnregiono). En la riveraj areoj la supra domo multfoje estas gudrita per malhelbruna koloro. La pumpejo skuas kiam ĝi rapide turnas tial la nederlanda nomo estas 'wipmolen' (skumuelejo). Ĉi tiu tipo da polderpumpejo plejofte estas ekipita per akvorado je la ekstera flanko; la Arkimeda ŝraŭbo estis uzat nur post la jaro 1634.