Piramido de Menkaure

La piramido de Menkaure - ofte nomata piramido de Mikerinos - estas unu el la piramidoj de Gizo. Ĝin konstruigis kiel sia tombejo la egiptia faraono Menkaure (poste greke nomita Μυκερίνου, Mikerinos, tial la dua piramida nomo) proksimume inter la jaroj 2540 kaj 2520 antaŭ nia erao.

Piramido de Menkaure
Piramido

LandoEgiptio
SituoGizo
- koordinatoj29° 58′ 21″ N, 31° 7′ 42″ O (mapo)29.972531.128333Koordinatoj: 29° 58′ 21″ N, 31° 7′ 42″ O (mapo) [+]

Piramido de Menkaure (Egiptio)
Piramido de Menkaure (Egiptio)
DEC
Map
Piramido de Menkaure
Vikimedia Komunejo:  Pyramid of Menkaure [+]
vdr
la piramido de Menkaure en oktobro 2005

Menkaure estis la filo de la faraono Ĥafra aŭ Ĥefren, kiu antaŭ same konstruigis sian tomban piramidon en Gizo. Menkaŭre sekvis sian patron kiel reganto de Egiptio, kvankam eventuale nur post interrego de ia reganto Biĥeris, pri kiu restis apenaŭ iuj informoj. La interna kerno de la konstruaĵo estis ŝtupara piramido, kio videblas en du el la piramidaj flankoj.