Pirosomo estas kolonio da tunikuloj kiu kuniras kun la marakvo. La pirosomo troviĝas en varma marakvo. Ĝi estas cilindroforma aŭ konusa kaj konsistas el kolonio de centoj ĝis miloj da individuoj (zooidoj). La longo de pirosomo tre varias de malpli ol centimetro ĝis eĉ 18 metroj. Ĉiu zooido nur estas kelkaj milimetroj granda, sed ili ĉiuj estas kune ligitaj en gelateneca materio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pirosomo

Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Subfilumo: Tunikuloj
Klaso: Thaliacea
Ordo: Pyrosomida
Familio: Pyrosomatidae
Pyrosoma
Péron, 1804
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La pirosomo estas ankaŭ speco de planktono tio estas iliaj movoj grandparte estas regitaj fare de la tajdoj kaj ondoj. Pluaj movoj de ĝi ekestas pro la cilioj.

La pirosomo ankaŭ aplikas biolumineskon kaj pro tio produktas bluverdan lumon. Tio ankaŭ esplikas la nomon: pirosomo venas el la greka 'pyro' (fajro) kaj 'soma' (korpo).

Eksteraj ligiloj redakti