Pitakosilano
Pitakosilano, Kali-sise aŭ Pitakesulina estas planlingvo proponita de Jeffrey Henning en 1999. La ĉefa celo estas krei lingvon facile prononceblan al ĉiuj popoloj.
Gramatiko redakti
Fonologio redakti
La ĉefa celo estas uzi nur la universale uzatajn fonemojn, pro tio, oni elektis nur /p/, /t/, /k/, /s/, /l/, /n/ and /i/, /a/, /e/ kaj /u/.
Morfologio redakti
Ne estas artikoloj.
Estas 6 kazojn indikataj de vortetoj:
- nominativo: pi;
- genitivo: ta;
- akuzativo: ke;
- dativo: su;
- ablativo: li;
- lokativo: na;
Estas nur du personaj pronomoj: le (mi, ni) kaj ne (vi).
Ĉiuj verboj estas derivataj de la nomoj per sekvo de vorteto se: Konune (komuniko)/ konune se (komuniki).
Sintakso redakti
La lingvo havas strukturon OSV (objekto, subjekto, verbo), maloftan en planlingvoj.
Dependaj frazoj komencas kaj finas per vorteto ka: Le pi kunune se -ka le pi ne ta nape-kasese pi ka- ke (mi diris ke mi estas via patro).
Ekzempleto redakti
Kelu supaka-sunu ke sese kane ke Kali-sise pi nalike se. (Kali-sise havas kvin vokalojn kaj ses konsonantojn).
Eksteraj ligiloj redakti
- http://www.langmaker.com/kalisise.htm Arkivigite je 2010-01-17 per la retarkivo Wayback Machine