Plaĝa abrikoto
Plaĝa abrikoto estas manĝebla frukto, el plaĝa abrikotarbo , Mimusops commersonii (sin. Mimusops coriacea (A. DC.) Miq.). Ĝi apartenas al familio sapotacoj kaj devenas el tropika Afriko. Aliaj popularaj nomoj de la frukto en Brazilo: abiu-da-praia, balata, maracujá de árvore, abricó, abricó amarelo, abricó-do-brasil[1] Ĝi produktas naturajn manĝeblajn fruktojn, kun kuracaj propraĵoj. La arbo ligno estas uzata en civila kaj ŝipa konstruado, en lignaĵejo ktp.[1]
Mimusops coriacea | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Mimusops coriacea (A.DC.) Miq. | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
Phlebolithis indica Gaertn. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Karakterizaĵoj redakti
Rondaj fruktoj en diametro de 4–5 cm, kun glata flava ŝelo, kovranta same flavecan, kreman kaj dolĉan pulpon. La arbo mezuras ĉirkaŭ 5-7 m en kultivado, havas dikajn kaj brilajn foliojn, same kiel globan kronon.
Uzoj redakti
La fruktoj povas esti manĝitaj freŝaj, aŭ pli bone, kirlita kun lakto, tiam akirante kreman konsistencon de avokado. La arbo estas vaste uzata en pejzaĝaj skemoj, precipe en ĉemaraj urboj, ĉar ĝi estas tre tolerema al ventoj.
Habitato redakti
Natura - Sur la plaĝoj kaj mangrovoj de la insulo Madagaskaro.
Kiel plantaĵo - En Brazilo oni plantas plaĝan abrikotarbojn je malmultaj lokoj sur grundo de malaltaj marbordaj ebenaĵoj ĉar ĝi rezistas la maran aeron kaj ne postulas bonan fekundan grundon.