Plaĝa revolucio (portugallingve Revolução Praieira) estis liberala respublikisma revolucio kiu okazis en Pernambuko en la 7-a de novembro de 1848. Oni nomis ĝin "plaĝa", ĉar la sidejo de Liberala Partio en Pernambuko estis en la "Rua da Praia" (Plaĝa strato), en Recifo. La celo de ribelantoj estis krei sendependan respublikon en Nordoriento de Brazilo por batali kontraŭ Brazila Imperio. Ĝia unua batalo okazis en nuna urbo Abreu e Lima, tiame "Povoado de Maricota" en la 10-a de novembro. Lasta batalo okazis en urbo Areia en Paraibo kaj la lasta reunio de ĉefoj de revolucio okazis en Pocinhos.

La ĉefoj de Praieira revolucio estis Borges da Fonseca, Pedro Ivo Veloso kaj Nunes Machado.