Placo Ala-Too

centra placo en Biŝkeko, Kirgizio

Placo Ala-Too (kirgize Ала-тоо аянты, ruse Площадь Ала-Тоо) estas la centra placo en Biŝkeko, Kirgizio. La placo estis konstruita en 1984 por festi la 60-an datrevenon de la Kirgiza SSR, kiam statuo pri Lenin estis metita en la centro de la placo. La statuo de Lenin estis movita en 2003 al pli malgranda placo en la urbo, kaj nova statuo nomata Erkindik (Libereco) estis instalita en ĝia loko.

Placo Ala-Too
placo [+]

LandoKirgizio
SituoBiŝkeko
- koordinatoj42° 52′ 35″ N, 74° 36′ 14″ O (mapo)42.8763888974.60388889Koordinatoj: 42° 52′ 35″ N, 74° 36′ 14″ O (mapo)

Placo Ala-Too (Kazaĥio)
Placo Ala-Too (Kazaĥio)
DEC
Placo Ala-Too
Placo Ala-Too
Map
Placo Ala-Too
Vikimedia Komunejo:  Ala-Too Square [+]
vdr

La placo funkcias kiel loko por ŝtataj okazaĵoj kaj festadoj. En 2008, ĝi estis la loko de la ceremonio por mond-fama kirgiza verkisto Ĉingiz Ajtmatov.

La 24-an de marto 2005, la placo estis la loko de la plej granda kontraŭregistara protesto de la Tulipa revolucio de Kirgizio. Post pluraj semajnoj da agitado ĝenerale en la lando, pli ol 15,000 homoj frue amasiĝis en la posttagmezo por protesti kontraŭ la rezultoj de la senatelektoj de 2005. Du homoj estis mortigitaj kaj pli ol 100 vunditaj kiam la manifestacianoj koliziis kontraŭ registaraj oficistoj. Tamen, la manifestaciantoj baldaŭ prenis kontrolon de la placo, kaj sturmis la Blankan Domon, devigante Askar Akajev, la unuan prezidanton de Kirgizio, fuĝi de la lando kaj poste abdiki.